Ludoj

Samopiniulo

Mia plej nova projekto estas Samopiniulo. Por ludi vi bezonas grupon da ludemuloj kaj mastron kiu konas la pasvorton por mastrumi la ludon.

Dum la ludo en ĉiu ludraŭndo la ludantoj ricevas vorton. La ludantoj nun elektu rilatajn vortojn, kiujn ili enigu en la retpaĝon. Kiam la raŭndo finiĝas, la ludantoj ricevas poentojn: Se unu rilata vorto estis elektita de ekzemple 4 ludantoj, ĉiu ludanto kiu elektis la vorton, ricevas 4 poentojn por tiu vorto. Tamen, se unu vorto estis elektita de nur unu ludanto, por tiu vorto ri ricevas neniujn poentojn.

Ĉi tiun ludon mi kreis laŭ ideo de Esperanto-Jeunes (Franca Esperanto junularo).

Esperanta vortgenerilo

Por kelkaj ludoj oni bezonas hazardan liston da vortoj. Jen programo por krei tian liston.

Tabuo

Antaŭ kelka tempo mi faris tabuludon en Esperanto. Ĉi tie vi povas elŝuti ĝin kiel PDF-dosieron. Ĝi enhavas 240 ludkartojn kaj la ludregulojn. Cetere, tiu ludo ankaŭ haveblas ĉe Edukado.net.

Krucvortenigmoj

Jam antaŭ kelkaj jaroj mi faris programon por krei krucvortenigmojn. Inter aliaj per la programo mi kreis kelkajn magiajn krucvortenigmojn. Kompreneble ankaŭ la solvoj haveblas. Vi ankaŭ trovas la enigmojn ĉe Edukado.net.